| Estas longa tempo ekde kiam mi skribis cxi tie. Hodiaux estas nova mondo por mi. Mi malkovris, ke la Makdonaldlingva mondo tro enuigas min. Do, mi skribas Esperante... |
| |
| La somero preskaux finigxas. Sed mi ankaux sxatas la auxtumnon, la malhelajn tagojn, la buntajn foliojn, kaj tiel plu... |
| |
| Mi tute forgesis la feston de Hare Krisxna cxe la parko hodiaux. Estintus interese. Ho ve! Eble en la venonta jaro...
Mi imagas ke estus kiel Hindujo tie: homoj en roboj, dancantaj... |
| |
| Mi partoprenas en medito cxe la Taja templo en mia najbaro. Eble mia amiko F devus partopreni cxar sxajnas ke li maltrankviligxas pri io, kion mi ne tre scias. Eble estas lia maldungeco, mono, cxu? Unu stranga afero kun li estas ke li ne sxangxas tre ofte siajn vestojn. Eble li portas po unu cxemizo cxiusemajne! Ho ve! Strangulo! |
| |
| Mia amiko F kaj mi havis polemikon pri Usona povo. Mi diris ke estas eble ke alia povo superpasos Usonon dum nia vivo. F ne konsentis kun mi. He he! |
| |